Maksuro, vorto devena de la araba maqsura (مقصورة) [1], estas termino de la araba arkitekturo kiu utilas por aludi al ejo rezervita en la moskeoj kie situas la kalifo aŭ imamo dum la publika preĝedo kaj kiu utilas ankaŭ por enhavi la tombon de gravulo konsiderata kiel sanktulo.

Maksuro de la antikva moskeo de Kordovo.

Laŭ Francisko Azorín maksuro estas Navo kradita antaŭ la mihrabo de moskeo, por la oficiantoj k. altranguloj, simile al la presbiteriejo de la bazilikoj.[2] Li indikas etimologion el la araba maksura (disigo, apartaĵo).[3]

Karakteroj redakti

La maksuro situas plej ofte en la interno de la moskeo kaj ĝenerale estas kronita per kupolo, rezervita al la imamo. En kristana templo tio koincidus kun la presbitero.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Lajo Pérez, Rosina (1990). Léxico de arte. Madrid - España: Akal. p. 128. ISBN 978-84-460-0924-5.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 131- 132.
  3. Azorín, samloke.