Makula lago
Makula Lago (angle Spotted Lake) estas sala alkala lago en senelflua baseno, nordokcidente de Osoyoos en Brita Kolumbio, Kanado. Ĝi situas proksime al urbo de Osoyoos, apud la Aŭtoŝoseo 3.
Makula lago | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Situo | Brita Kolumbio | ||||
- alteco | 573 m [+] | ||||
- koordinatoj | 49° 4′ 41″ N, 119° 34′ 0″ U (mapo)49.078055555556-119.56666666667Koordinatoj: 49° 4′ 41″ N, 119° 34′ 0″ U (mapo) [+] | ||||
Longo | 0,7 km (0.43 mi) | ||||
Larĝo | 0,25 km (0.16 mi) | ||||
Makula lago | |||||
Vikimedia Komunejo: Spotted Lake [+] | |||||
Minerala kaj sala koncentriĝo
redaktiLa Makula lago estas abunda je diversaj mineraloj, ĝi entenas plej granda denson en la mondo je magnezia sulfato, kalcio kaj sodia sulfato. Ĝi ankaŭ entenas grandan denson je 8 aliaj mineraloj kaj etajn dozojn el kvar pluaj kiel arĝento kaj titano.
Somere, la ĉirkaŭo de la lago estas la plej varma parto de Kanado, tiel somere vaporiĝas la lagakvo kaj aperas piedvojo inter la estiĝintaj lagetoj, basenoj. Tiuj piedvojo interligas la plurcenton de la diversgrandaj kaj -formaj lagetoj, la "makulojn”, kiuj pompas en diversaj koloroj danke al la diversaj mineralaj kombiniĝoj. La makuloj estas riĉaj ĉefe je magnezia sulfato.
Oni uzis la mineralojn de la lago por produkti municiojn. La lagon aĉetis la indiĝenoj en 2001 por rezervi ĝin kiel sanktejo. Ĝi estas tre rare vizitebla je permeso de la indiĝena tribo. Oni povas foti ĝin de la aŭtovojo.