La Makulpetrelo (Pterodroma inexpectata) estas specio de marbirdo kaj membro de la genro de burdopetreloj. Tiu birdospecio estas 33–35 cm granda, kun enverguro de 74–82 cm. Ties subaj partoj estas malhelgrizaj kaj subaj blankaj kun nigraj okulareo kaj beko, tiu iom hokeca pinte.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makulpetrelo
Makulpetrelo
Makulpetrelo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma inexpectata
(J.R. Forster, 1844)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas tre pelaga, kaj rare alproksimiĝas al tero, escepte por reproduktado kaj idozorgado. La Makulpetrelo manĝas ĉefe fiŝojn kaj kalmarojn, kaj ankaŭ iome da krustuloj. Ĝi estas transekvatora migranto, kiu reproduktiĝas en Nov-Zelando kaj iome en aliaj pli malgrandaj insuloj, kaj poste moviĝas al la Beringa Maro, kie ili koncentriĝas ĉe la Alaska Golfo kaj ĉe la Aleutaj Insuloj.

La Makulpetrelo uzas nestotruojn kaj rokfendojn por nestumi ene. Ĝi estis iam pli nombra ol nuntempe. La nombroj de la specio estis kaj estas plue tuŝitaj de predado fare de enmetitaj mamuloj.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti