Malá Studená dolina

Malá Studená dolinaMalgranda glacia valo estas terasforma valo en la Altaj Tatroj. Longeco ĉirkaŭ 4,5 km. De orienta flanko ĝi estas limigita per Lomnické sedlo de okcidenta Prostredný hrebeň, kiu apartigas ĝin de Veľká Studená dolina. En la valo troviĝas lagaro Kotlina Piatich spišských plies, apude montmasivo Ľadovy štít (2627 m). Tra valo iras rivero Malý Studený potok.

Malá Studená dolina
Malá Studená dolina a Téryho chata
Téryho chata
Malá Studená dolina z Malého svahu

Turismo redakti

Malá Studená dolina estas unu el plej vizitintaj lokoj en Altaj Tatroj pro bona ebleco de piedpromenadoj, montogrimpado (Žltá stena kaj Žltá veža), skimontgrimpado (Dolinka pod Sedielkom). kaj proksima enloĝigado en Téryho chata. Kompreneble natura beleco de Päť spišských plies.

Kiel atingi redakti

Komenco de Malá Studená dolina estas kabanejo Zamkovského chata, kiu atingeblas de Hriebienok laŭ ruĝaj turismaj markoj  . De kabano Zamkovského chata laŭ verdaj   ĝis Veľký hang pod Prostredným hrotom, kie deklivo pligrandiĝas al Téryho chata. De Téryho chata ekzistas du vojoj:

  •   verda: simple daŭrigas vojon de Zamkovského chata. laŭ lago Prostredné spišské plese, tra Pfinnova kopa ĝis Dolinka pod Sedielkom, de kie la vojo iras al Modré pleso kaj poste Sedielko, Zadná Javorová dolina kaj fine Tatranská Javorina. Estas dudirekta vojo.
  •   flava: post Dolinka pod Sedielkom la flava vojo kopias la verdan, de kie iras al Priečne sedlo. Tien oni devas uzi helpĉenojn. De Priečné sedlo la vojo malsupreniras ĝis lagoj Strelecké kaj Sivé plesá kaj Zbojnícka chata. La vojo estas nur unudirekta! (ĝis Veľká Studená dolina)

Eksteraj ligiloj redakti