Malgranda hipolao
La Malgranda hipolao (Iduna caligata aŭ Hippolais caligata) estas birdo de la grupo de la hipolaoj. Ĝi estis iam konsiderata samspecifa kun la Rama hipolao, sed al ambaŭ oni agnoskas nuntempe plej ofte la specistatuson.[1]
Malgranda hipolao | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Malgranda hipolao
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Iduna caligata (Lichtenstein, 1823) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Malgranda hipolao reproduktiĝas el centra Rusio al okcidenta Ĉinio, kaj migras vintre al Barato tiom suden kiom ĝis Srilanko.
Ĝi estas malgranda paserina birdo, troviĝanta en malferma kamparo kun arbustoj kaj aliaj alta vegetaĵaro. La ino demetas 3-4 ovojn en nesto en arbusto aŭ vegetaĵaro. Kiel plej parto de hipolaoj, ankaŭ tiu ĉi estas insektovora.
Tiuj estas malgrandaj hipolaoj, ĉefe kompare al aliaj samgenranoj. Ili estas palbrunaj supre (pli malhela en flugilplumoj kaj vosto) kaj blankecaj sube kun sablokoloraj brusto kaj flankoj, dum la gorĝo estas tute blanka. La eksteraj vostoplumoj havas palajn bordojn. Ili havas mallongan palan superokulan strion kaj ioma malhela traokula strio. La beko estas forta kaj pinteca. La Rama hipolao estas pli granda kaj griza ol la Malgranda hipolao, kaj ĉefe similas al la Pala hipolao.
Referencoj
redakti- ↑ Silke Fregin, Martin Haase,Urban Olsson,Per Alström (2009). “Multi-locus phylogeny of the family Acrocephalidae (Aves: Passeriformes) – The traditional taxonomy overthrown”, Molecular Phylogenetics and Evolution 52 (3), p. 866–878. doi:10.1016/j.ympev.2009.04.006.