Malnovleĝaj ludomoj

Malnovleĝaj ludomoj estas ludomaro (apartement-aro) en Novjorko post la Tenement House Act (ludoma leĝo) de 1879 kaj antaŭ la tiel nomata "New Law" de 1901.

La aerŝakto de "dumbbell tenement", ĉ. 1900

La leĝo de 1879 antaŭskribas, ke ĉiu loĝebla ĉambro havu fenestron al klara aero, tiel inter la najbaraj konstruaĵoj devis esti aerŝakto. En la angla oni nomumis tiujn konstruaĵojn kutime "dumbbell tenements" laŭ la formo de la konstruaĵa bazdesegno: la aerŝakto donas al ĉiu ludomo mallarĝ-talian formon de haltero, vastan vidalvidon inter strato kaj malantaŭa korto (jardo), mallarĝante en la aerkoridoro. Ili estis konstruitaj ĉefe por la eŭropaj enmigrantoj.

La leĝo de 1879 estis respondo al eraro de la ludoma leĝo de 1867 (Tenement House Act) kiu antaŭskribis fenestron en ĉiu ĉambro. Mankis aerŝaktoj, natura aerventilado.

La bonintenca leĝo de 1879 fakte iĝis pli malbona ol tiu de 1867. Ludomaj loĝantoj subĵetadis rubaĵojn kaj aliajn en la aerŝakton, kiuj ne estis konstruitaj por forigi la rubaĵojn. La celo solvi sanitaran problemon kaŭzis alian. Pli malbone, la aerŝakto servis rapide disvastigi incendion.

La leĝo de 1901 antaŭskribis korton anstataŭ aerŝakto por removigi rubaĵojn. Pli poste oni enkonstruis elevatorojn.