Mambrillas de Lara

(Alidirektita el Mambrillas de Lara (Burgos))

Mambrillas de Lara [mamBRiljas deLAra] estas loĝloko kaj municipo en la sudo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Mambrillas de Lara el Mambligas kaj Mamblas estus rilata al mamoj reference al tiuformaj montoj apudaj.

Mambrillas de Lara
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09640
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 55  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 3° 28′ U (mapo)42.094166666667-3.4616666666667Koordinatoj: 42° 6′ N, 3° 28′ U (mapo) [+]
Alto 1 006 m [+]
Areo 34 km² (3 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mambrillas de Lara (Provinco Burgoso)
Mambrillas de Lara (Provinco Burgoso)
DEC
Mambrillas de Lara
Mambrillas de Lara
Situo de Mambrillas de Lara
Mambrillas de Lara (Hispanio)
Mambrillas de Lara (Hispanio)
DEC
Mambrillas de Lara
Mambrillas de Lara
Situo de Mambrillas de Lara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mambrillas de Lara [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 34,025 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 46 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ duonon el 1991.

Ĝi distas 39 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. la municipo estas formata de Cubillejo de Lara (Tureto), Mambrillas kaj Quintanilla de las Viñas (Bieneto de la Vitejoj, ermitejo en la foto de la tabelo).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

En 1186 kelkaj nobeloj donacis propraĵojn tie al abetejo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Johano, la ermitejo de Sankta Maria, la popola arkitekturo, paleontologia kuŝejo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti