Manteigas

Urbo kaj municipo en Portugalio

Manteigas estas portugala urbeto, apartenanta al la Distrikto Guarda, en la antaŭa provinco de Beira Alta, kaj nuntempe inkludita en la subregiono Beiras e Serra da Estrela de la Centra regiono. La urbo dividiĝas inter la fregezioj Santa Maria kaj São Pedro.

Manteigas
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6260
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 430  (2011) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 24′ N, 7° 32′ U (mapo)40.4-7.5333333333333 [+]
Alto 770 m [+]
Areo 121,98 km² (12 198 ha) [+]
Manteigas (Portugalio)
Manteigas (Portugalio)
DEC
Situo de Manteigas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manteigas [+]
vdr

Ĝi estas la sidejo de la municipo Manteigas, kun 121,98 km² de areo kaj 2 909 loĝantoj (2021), subdividita en du fregezioj. La municipa teritorio limas nordokcidente kun Gouveia, oriente kun Guarda, sudoriente kun Covilhã kaj okcidente kun Seia. En la municipo Manteigas ekfluas la rivero Zêzere kaj estas Torre da Serra da Estrela, la Glaĉera Valo de Zêzere, la rokaĵo Cântaro Magro, la akvofalo kaj lageto Poço do Inferno. Manteigas estas la sidejo de la Estrela Geopark de Unesko kaj de la Natura Parko de Serra da Estrela. Manteigas estas, kun Covilhã kaj Seia, unu de la municipoj kiuj kunhavas la plej altan punkton de kontinenta Portugalio, nome Torre de Serra da Estrela.

Historio

redakti
 
Poço do Inferno.

La areo jam estis loĝata en Paleolitiko, epoko de kiu restis rokpentraĵoj kaj rokgravuraĵoj.

Poste estis okupado ankaŭ en la epoko de kastrumoj kaj de la Romia Imperio, sed de visigotoj kaj islamanoj ne restas restaĵoj.

Manteigas havis foruon havigitan de la reĝo D. Sanĉo la 1-a (ĉirkaŭ 1188). Ĝi havis novan foruon el D. Manuelo la 1-a en 1514. Ekde sia fondo, Manteigas ĉiam estis sidejo de municipo, kaj nur inter 1896 kaj 1898 perdis sian aŭtonomecon favore al Guarda. La municipan ĉefurbecon oni rehavis pro interveno de la industriisto Joaquim Pereira de Mattos, posedanto de lanfabriko de São Gabriel.

La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 5 000 loĝantoj fojojn en la 1950-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 3 000.

Submunicipoj

redakti

Manteigas havas la jenajn fregeziojn:

 
Fregezioj de la municipo Manteigas.
  • Sameiro
  • Santa Maria
  • São Pedro
  • Vale de Amoreira

Vidindaĵoj

redakti
 
Manteigas.
  • Blazondomoj Casa das Obras de la familio Saraiva Fragoso, Casa da Roda (en Caldas de Manteigas, Serra da Estrela) kaj de Dro. João Isabel (iama mezepoka prizono, adaptita en la 19-a jarcento)
  • Varmobanejo de Manteigas (en Caldas de Manteigas, Serra da Estrela)
  • Fiŝbredejo Viveiro das Trutas (en Caldas de Manteigas, Serra da Estrela)
  • Fontano Chafariz de Nave de Santo António da Argenteira
  • Preĝejo de Santa Maria (Santa Maria, Manteigas), de São Pedro (São Pedro, Manteigas), de Misericórdia (Manteigas)
  • Iama urbodomo de Manteigas (de la 17-a jarcento)
  • Ŝtata hotelo Pousada de São Lourenço / Pousada na Serra da Estrela
  • Kapeloj de São Lourenço, de Santo André, de Santo António, de São Domingos, de Nossa Senhora de Fátima (São Pedro), de Nossa Senhora de Fátima (Santa Maria), de Nossa Senhora dos Verdes, de Nossa Senhora do Carmo (Campo Romão) kaj de Santa Luzia (iama Kapelo de Santo Estevão)

Bildoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Manteigas en la portugala Vikipedio.