D-ro Manuel CEBULLA (naskiĝis en 1965 en Essen) estis germana esperantisto.

Anoj de la refonda kunveno de EDE (Germanio) en 2008, 3-a de maldekstre d-ro Manuel Cebulla

Laŭ profesio, li estis tradukisto kaj interpretisto pri la albana lingvo, nun estas juristo, eksperto kaj konsilisto pri la datumprotektado Arkivigite je 2016-10-01 per la retarkivo Wayback Machine.

Li studis i.a. geografion, historion, politologion, ekonomian juron kaj amaskomunikilan juron. Li loĝas en Essen kun sia edzino kaj filino.

Li eklernis Esperanton jam en la 1980-aj jaroj, sed dum longa tempo ne multe okupiĝis pri la lingvo. En junio 2008 li komencis entuziasme labori por la refondo de la asocio Europa - Demokratie - Esperanto (EDE) en Germanio. La 5-an de julio 2008 la refonda kunveno elektis lin prezidanto. Li kandidatis por la listo de EDE Germanio en la Eŭropaj balotoj 2009 sur la dua loko (post prof. d-ro Reinhard Selten).

Cebulla forlasis la estraron de EDE-Germanio en 2010 kaj poste tute eksiĝis el EDE.

Verkoj (en la germana) redakti

  • Sprachmittlerstrafrecht. Die strafrechtliche Verantwortlichkeit der Dolmetscher und Übersetzer (la kriminalajura respondeco de interpretantoj kaj tradukantoj), Berlin 2007.
  • Das Urheberrecht der Übersetzer und Dolmetscher (la aŭtora rajto de tradukantoj kaj interpretantoj), Berlin 2007.
  • (Eldonisto:) Berufsrecht der Übersetzer und Dolmetscher (la profesia rajto de tradukantoj kaj interpretantoj), Berlin 2012.
  • Sprachmittlung und Datenschutz (datumprotektado en la branĉo de tradukado kaj interpretado), Baden-Baden 2015.