Manuel Maynar

hispana esperantisto
(Alidirektita el Manuel MAYNAR)

Manuel MAYNAR (majnar) (1875-1961) estis hispana advokato, esperantisto.

Li esperantistiĝis en 1909, kaj estis dum longa tempo prezidanto de la Esperanto-grupo "Frateco" en Zaragozo.

Li favoris la organizadon de la hispana movado pere de konfederacio, kaj li havis fortajn diskutojn kun la partianoj de pli centrigita strukturo, notinde kun Julio Mangada Rosenörn. Maynar estis prezidanto de la Hispana Esperantista Konfederacio. Li estis membro de la Hispana Esperanto-Instituto.

Li plu aktivis post la civila milito, kaj prezidis la hispanan kongreson de 1954 en Zaragozo.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Manuel MAYNAR (majnar), hispano, advokato. Propisto, prez. de EG en Zaragoza. Li helpis Gastón alvenigi post la milito la aŭstriajn infanojn pere de Esperanto