Manuel Maynar
Manuel MAYNAR Barnolas (majnar) advokato (naskiĝis 1875 en Ejea de los Caballeros- mortis la 22-a de aŭgusto 1961 en Zaragozo) estis hispana advokato, esperantisto. Li estis rektoro de la Universitato de Zaragozo.
Li esperantistiĝis en 1909, kaj estis dum longa tempo prezidanto de la Esperanto-grupo "Frateco" en Zaragozo.
Li favoris la organizadon de la hispana movado pere de konfederacio, kaj li havis fortajn diskutojn kun la partianoj de pli centrigita strukturo, notinde kun Julio Mangada Rosenörn. Maynar estis prezidanto de la Hispana Esperantista Konfederacio. Li estis membro de la Hispana Esperanto-Instituto.
Li plu aktivis post la civila milito, kaj prezidis la hispanan kongreson de 1954 en Zaragozo.
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Manuel MAYNAR (majnar), hispano, advokato. Propisto, prez. de EG en Zaragoza. Li helpis Gastón alvenigi post la milito la aŭstriajn infanojn pere de Esperanto |