Mapastepec
Mapastepec estas unu el la 118 komunumoj de la meksika subŝtato Chiapas, kiu estas la subŝtato kiu situas plej sude. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Mapastepec. Mapastepec situas en la regiono Soconusco. La nomo venas de la navatla lingvo. En la hispana ĝi signifas "Cerro de la Mapaches", en Esperanto: "Monteto de la lav-ursoj. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 07051.
Mapastepec | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Chiapas | ||
Poŝtkodo | 30560–30577 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 37 945 | ||
Loĝdenso | 38 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 15°26′N 92°54′U / 15.433°N, 92.9°U (mapo) | ||
Alto | 80 m | ||
Areo | 1086 km² | ||
Horzono | UTC -6 | ||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mapastepec Municipality [+] | |||
Geografio
redaktiLa komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 37945 loĝantojn. El tiuj estis 18623 viroj kaj 19322 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1086 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 80 metroj super la marnivelo.
Sociogeografio
redaktiEn la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 22668 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 17855 scipovis legi kaj skribi kaj 4753 personoj estis analfabetoj. Do 79% de la personoj scipovis legi kaj skribi kaj 21% estis analfabetoj.
39055 personoj en la jaro 2000 aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj 199 personoj estis indiĝenoj. Tio signifas ke 0.51% de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
redakti- Mapastepec Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)