Kongro

(Alidirektita el Marangilo)

La KongroMarangilo, (Conger conger), estas Angilo el la familio de la Kongredoj, ĝi troviĝas en la orienta Atlantiko de Norvegio kaj Islando al Senegalo, kaj ankaŭ en la Mediteraneo kaj Nigra maro. Kelkfoje ĝi estas vidata en tre malprofunda akvo apud la bordo sed ankaŭ ĝi povas iri al profundo de 1170 m. Ili povas havi longon ĝis 3 m, kaj pezon ĝis 110 kg. Ĝi estas la plej granda angilo en la mondo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kongro


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Angiloformaj Anguilliformes
Familio: Kongredoj Congridae
Genro: Kongro Conger
Specio: C. conger
Conger conger
(Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti