Marasmiacoj
La fungoj el la familio de la familio de la Marasmiacoj aŭ Marasmiaceae kreskas plej ofte kiel saprobiontoj sur morta plantmaterialo, ekzemple falitaj folioj, branĉoj, pingloj kaj ligno. Post pluvo kelkaj specioj povas aperi grandkvante.
Marasmiacoj „Marasmiaceae“ | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Karakterizaĵoj
redaktiKarakterizaĵo de la marasmiacoj estas plej ofte la tenaca stipo. Mallonga priskribo de la ĉi tie videbla Oudemansiella mucida: La ĉapelo larĝas 3–8 cm. Ĝi estas blanka ĝis iom griza, tre mallarĝa kaj la haŭto estas kovrita per dika ŝlimtavolo. La lameloj estas blankaj, dikecaj kiam ĝi sekiĝas, sed ne putriĝas kiam ili fariĝas aĝaj. La spora pulvero estas blanka.
La grandeco estas diversa. Ekzistas ege malgrandaj fungoj kiel Marasmius androsaceus ĝis mezgrandaj ekzempleroj kiel ŝiitako (Lentinula edodes).
Konataj specioj
redakti- Marasmius oreades
- Marasmius scorodonius
- ŝiitako (Lentinula edodes)
- Moniliophthora perniciosa
- Macrocystidia cucumis
Sistematiko
redaktiLa sekvanta, ne kompleta sistematiko sekvas la Dictionary of the Fungi ( vortaro de fungoj) (vidu „literaturo") kaj la informoj en Index Fungorum. Ĝi enhavas la plej gravajn genrojn de la familio de la Marasmiacoj.
Familio: Marasmiaceae
- genro: Marasmiellus
- genro: Macrocystidia
- genro: Baeospora
- genro: Flammulina
- genro: Marasmius
- genro: Lentinula
- genro: Micromphale
- genro: Strobilurus
- genro: Oudemansiella kaj
- genro Megacollybia
Fontoj
redakti- Kirk, Paul, P.M., F. Cannon, D.W. Minter, J.A. Stalpers: Dictionary of the Fungi. Deka eldono. CABI Europe, Wallingford, Oxfordshire (unuiĝinta reĝlando). 2008. ISBN = 978-0-85199-826-8. paĝoj 784 * Bon. M.: Pareys Buch der Pilze. Kosmos. Stuttgart. Unua eldono. 2005. Originala titolo: The mushrooms and to adstools of Britain and Northwestern Europe. Tradikinto Lohmeyer, T. R. ISBN 978-3-440-09970-4. paĝo 362