Marcia Trionfale (itale por Triumfmarŝo) estis la oficiala himno kaj de la papo kaj de la Papa Ŝtato. Komponis ĝin en 1857 la aŭstra komponiisto Viktorin Hallmayr. [1] Hallmayr estis kapelestro ĉe la Graf-Kinsky-regimento, la 47-a batallinia infanteriregimento de la protektadtrupoj de la Aŭstria imperio.[2] Ili havis sian stacion en la Papa Ŝtato.

Historio redakti

La ekzakta dato de la premiero ne konatas vere: ĉu la 9.6.1857 dum la enirado de papo Pio la 9-a en Bolonjo[3], ĉu la 21.8.1857, ĉu la 5.9.1857 en Florenco, ĉefurbo de la Grandduklando de Toskanio (ludate fare de ok kapeloj). Plaĉis al lia papa moŝto la viva kaj fajra ritmo de la marŝo tiel ke li ordonis uzi kaj ludi ĝin en ĉiuj papaj ŝtateroj.

Tamen en la 16.10.1949 papo Pio la 12-a anstataŭigis ĝin dum la Jubileo de 1950 per la en 1869 komponito Himno kaj marŝo pontifikaj (Inno e Marcia Pontificale)[4] pro plia taŭgeco. Ĉar fare de la romanoj la himno moke taksitis saltodanco kaj ankaŭ la papo mem ne tro ŝatis la hallmayr-aĵon pro tro granda similo al valso.[5] La lasta oficiala sonigo de Marcia Trionfale okazis en la 24.12.1949 ĉe Damaso-korto. La onidiro ke la kanto Noi vogliam Dio, Vergine Maria servis kiel (modelo por) papa himno ne proveblas ie.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Fabrizio Rossi: Der Vatikan. Politik und Organisation. München 2005, p. 25
  2. Ulrich Nersinger: Liturgien und Zeremonien am Päpstlichen Hof, Band I. Bonn 2010, p. 157.
  3. Artikolo Papsthymne. Ĉe: Niccolò del Re (eld.): Vatikanlexikon. Pattloch, Augsburg 1998, p. 541
  4. Jürgen Erbacher: Der Vatikan. Das Lexikon. Leipzig 2009, p. 183.
  5. Ulrich Nersinger: Liturgien und Zeremonien am Päpstlichen Hof, Band I. Bonn 2010, p. 159.