Marcus Woelfle
Marcus Adrian Woelfle (* 1-an de februaro 1964 en Munkeno) estas germana verkisto kaj ĵurnalisto pri ĵazo, kiu ankaŭ ludas ĵazviolonon.
Marcus Woelfle | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1964 (60-jaraĝa) en Munkeno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | verkisto de nefikcio |
Woelfle – filo de italino kaj germano – studis literatursciencojn kaj fariĝis poste ĵurnalisto. Ekde 1993 li laboris kiel radioĵurnalisto por la radiostacioj Jazz Welle Pluskaj LORA München kaj ekde 1997 por la Bavara Radio (BR). Li estas redaktisto ĉe diversaj ĵazrevuoj kaj laboras ĉe diskeldonejo ZYX Music, kie li prizorgas serion pri ĵazmuzikistoj nome „Birthday Celebration“. Li verkis konsultlibron pri ĵazo kaj ekz. aŭdlibron pri Chet Baker, Charles Mingus, Thelonious Monk. Por la Munkena Ĉambrorkestro li verkas programkajerojn.
Verkoj
redakti- Marcus Woelfle: Das kleine Jazz-Lexikon. Compact Verlag, Munkeno 1995, ISBN 3-8174-3275-5.
Eksteraj ligiloj
redakti- Hejmpaĝo de Woelfle
- Portreto 10/2002