ZSIZSIK Margit [pr. ĵiĵik] estas rumanuja hungara kantistino naskiĝinta en Kluĵo la 6-an de julio 1934.

Margit Zsizsik
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1934 (1934-07-06) (89-jaraĝa)
vdr

Kariero redakti

Zsizsik kantis ekde 1954 en la ĥoro de la operejo Kolozsvári Állami Magyar Opera de Kluĵo kaj ekde 1961 ŝi estis solistino de la Rumana Operejo de Temeŝvaro ĝis 1985. En la lastaj jaroj ŝi aperis regule en la spektakloj de la teatro Temesvári Állami Csiky Gergely Színház de Temeŝvaro.

Premioj, distingoj redakti

  • Pro Cultura, Temeŝvaro, 2008;
  • Premio Pantheon Pescara, Italujo, 1981.

Fonto redakti

  • Erdélyi Magyar Ki Kicsoda 2010.