Maria Ann-Christin Persson naskiĝis la 1959 en Stokholmo (Svedio), ŝi estas infanaktorino. Ŝi ludis Anjon en la filmoj de Pipi Ŝtrumpolonga. Poste ŝi forlasis la aktoran profesion, ĉar oni ŝin asociis troe kun ŝia rolo de Anjo. Ŝi estiĝis flegisto, edziĝis kun hispano kaj transloĝis al Majorko.

Maria Persson
Persona informo
Naskonomo Maria Ann-Christin Persson
Aliaj nomoj Bonnie Persson
Naskiĝo 9-an de junio 1959 (1959-06-09) (64-jaraĝa)
en paroĥo Maria Magdalena en Stokholmo
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Ŝi partoprenis en jenaj filmoj:

  • 1969 - Pipi Ŝtrumpolonga
  • 1970 - Pipi Ŝtrumpolonga sur la sep maroj
  • 1970 - Pipi Ŝtrumpolonga forkuras
  • 1973 - Jen venas Pipi Ŝtrumpolonga

En ĉiuj filmoj ŝi aktoris proksime kun Pär Sundberg, kiu ludis ŝian pli aĝan fraton Tomi, kaj kun Inger Nilsson, kiu ludis la fabele fortan kaj kuraĝan knabinon Pipi Ŝtrumpolonga.