Maria la Egiptino

egipta kristana sanktulino

Sankta Maria la Egiptino (greke Μαρία ἡ Αἰγυπτία, latine Maria Ægyptiaca) estas kristana sanktulino, patronino de la pentofarantinoj, kiu vivis iam inter la 4-a kaj 6-a jarcentoj. Ŝi famiĝis pro siaj pento kaj asketa vivo en la dezerto. Ŝi estas honorata kiel sanktulino en la Ortodoksa, Katolika kaj kelkaj aliaj kristanaj tradicioj.

Maria la Egiptino. Rusa ikono, 18ª jc.

Maria Egiptino naskiĝis en Egiptujo; en sia junaĝo ŝi forlasis la gepatran domon kaj vivis malĉastan vivon en Aleksandrio. Ĉirkaŭ 20 jarojn ŝi pasigis en peko. Foje ŝi eksciis pri ŝipo vetorigonta al Palestino pilgrimantojn en Jerusalemon, kaj aliĝis al ili, esperante trovi tie kunseksumantojn. En Jerusalemo ŝi provis eniri preĝejon dum la Krucaltiga Festo, sed nevidebla forto ŝin malhelpis. Ŝi komprenis, ke ŝiaj pekoj malebligas al ŝi eniri la sanktejon. Tio ŝin instigis al pento.

Post la pento, Maria iris en la dezerton trans Jordanon, kie ŝi pasigis la reston de sia vivo en strikta asketismo, preĝado kaj fastado. Ŝi vivis en la dezerto 47 jarojn, ĝis sia morto, evitante homojn kaj fidante je la Dia mizerikordo por postvivi.

Ŝia historio fariĝis konata danke al la monaĥo Zosimo, kiu renkontis ŝin en la dezerto. Ŝiaj vestaĵoj forputris, kaj ŝi estis nuda. Zosimo donis al ŝi duonon da sia himatio. Ŝi petis lin alporti al ŝi la Sanktan Komunion en la sekva Sankta Ĵaŭdo. Li faris laŭe, ŝi pie komuniiĝis, kaj petis Zosimon reveni post unu jaro.

Post jaro Zosimo revenis, kaj trovis la ermitinon mortinta. Sur la tero ĉe ŝia kapo estis skribita ŝia nomo: «Humila Maria», kaj la dato kaj horo de ŝia morto — baldaŭ post la komunio, jaron antaŭe. Zosimo provis fosi tombon, sed la grundo estis tro malmola. Subite el la dezerto venis granda leono, kaj komencis leki la piedojn de la mortintino. Zosimo petis la beston fosi la tombon, la leono faris tion kaj foriris.

Maria la Egiptino, fare de José de Ribera

Ŝia memorfesto en la Ortodoksa Eklezio estas la 1-an de aprilo (laŭ sia eklezia kalendaro). En la Katolika Eklezio ŝia festo okazas la 3-an de aprilo.

La ĉefa informfonto pri Maria la Egiptino estas ŝia Vivo fare de la Jerusalema patriarĥo Sofronio (634–638). La informoj de ĉi tiu artikolo plejparte estas ŝuldataj al ĉi tiu fonto.

Tiu fonto donas la solan disponeblan informon por dati ŝian morton: la 1-a de aprilo, la Sankta Ĵaŭdo. Tiuj tagoj koincidas en pluraj jaroj; la bolandanoj elektas la jaron 421-an (aŭ 530-an); hagiografoj ortodoksaj preferas la jaron 552-an.

Estas multe da ikonoj pri Maria la Egiptino. Okcidentaj pentraĵoj pri ŝi estas malmultaj, ĉar la pentrindajn epizodojn de ŝia vivo la okcidenta eklezio plejparte transportis en la Vivon de Maria Magdala.