Mariano Mojado
hispana esperantisto
Mariano MOJADO [moĥado] (naskiĝis en 1865; mortis la 22-an de aprilo 1935 en Madrido) estis hispana pastro, tre aktiva hispana esperantisto.
Mariano Mojado | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1865 |
Morto | 22-an de aprilo 1935 (70-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Mariano Mojado esperantistiĝis en 1910. Li estis unu el la ĉefaj organizantoj de la Hispana Esperanto-Asocio, kun militisto Julio Mangada Rosenörn. Prezidanto de HEI. Li gvidis diversajn kursojn kaj faris multajn radioparoladojn pri Esperanto.
Li estis Lingva Komitatano.