Mario-kolono de Wernstein

La Mario-kolono (germane: Mariensäule) en Wernstein am Inn (Distrikto Schärding, Aŭstrio) estas imponega statuo de la Dipatrino; ĝin farigis imperiestro Ferdinando la 3-a por danki la savon de Vieno antaŭ la svedaj trupoj je la fino de la Tridekjara milito. Kreinto estis en 1646 la skulptisto Johann Jacob Pock. Ĝia origina loko estis en 1647 en Vieno kontraŭe al la kirko de la jezuitoj Am Hof. Sed en 1667 ordonis ĝian transporton al Wernstein kaj lia imperiestra moŝto Leopoldo la 1-a kaj grafo Georg Ludwig von Sinzendorf. En Vieno troviĝas kopio el bronzo.[1]

Mario-kolono ĉe Inn-rivero en Wernstein
Puttoj detale

PriskriboRedakti

La tipo de mariaj statuoj kaj bildoj, de la suneĉirkaŭata virino (mulier amicta sole) ja ŝanĝiĝis je la venerado de la Senmakula koncipiĝo (immaculata conceptio) surtretanta la serpentojn de la nekredo kaj de la herezioj.[2] Kvankam modelis la Mario-statuo de Munkeno - kie videblas ankoraŭ la tipo de la mirakla bildo de Loreto - oni elektis por Vieno la kontraŭreformacian programon de la herezi-kontraŭbatalanta Senmakula koncipiĝo. La Pock-statuo estas movema kun regulaj vizaĝotrajtoj kaj rigardo en la malproksimon. La dekstra gambo estas iomete levita kaj la genuo videblas tra la vestaĵo. La mantelo kvazaŭ pervente trablovita donas eĉ pli grandan impulson al la dekstrenmoviĝo ĝenerala.

Pli malmodernaj historiistoj ĉiam parolis pri marmora statuo. Vere, Ferdinando la 3-a en la komenco ja ordonis la uzon de tiu ĉi materialo - kaj la esploristoj ŝajne malkritike transprenis tion. Fakte prilaboritis grejso kaj granito, materialoj multe pli malmultekostaj.

Havas la statuo altecon de 17 metroj starigite rekte ĉe la bordo de la rivero Inn antaŭ la ĉ. en la jaro 1200 konstruita Burgo Wernstein, iam parto de Kastelo Neuburg. Ĝi estas sursokla kun kvar ĉirkaŭantaj, batalemaj puttoj heroaj kun grandeco de 2 metroj. Rekte inter ili estas postamento kun enskribitaĵoj latinlingvaj. Nur supre sekvis la vera kolono en la pli malgranda senco de la vorto kun alteco de ĉ. 6 metroj farite el ununura peco kun laŭraj ornamaĵoj riĉaj. Kaj sur unu el diversaj partoj komponita kapitelo staras finfine la Mario-statuo.

HistorioRedakti

Milita situacioRedakti

En la 6.3.1645 la imperiestra armeo venkitis en la batalo de Jankov, ĉ. 60 km sudoriente de Prago. Subite por sveda armeero estanta sub la komando de Lennart Torstensson, kies forton oni malkorekte kalkulis, la vojo Vienon tute liberis. Dum la alproksimiĝo de la protestantoj imperiestro Ferdinando la 3-a promesis en la 29.3.1645 okaze de helpopet-procesio la starigon de Mario-kolono sur publika placo: por ke la Dipatrino gardu Vienon antaŭ la abomenaj norduloj. Fakte la svedoj ne povis konkeri Vienon kaj reekmarŝis en oktobro 1645. Sekve la jezuitoj vienaj komisiitis kreigi monumenton je la kostoj de la imperiestra fisko. Pri la faro komisiitis la fratoj Tobias Pock kaj Johann Jacob Pock; Tobias responsis pri la plano laŭ munkena modelo, Johann Jacob pri la realigo artaĵa.

En printempo 1647 ĝi estis finfarita kaj stariĝo ĝia solena estis en la 18.5.1647 sub la ĉeesto de la imperiestra familio, de la apostola nuncio kaj de multaj nobeloj, oficialuloj kaj gravaj ekleziuloj.

Sorto ĝis la alveno en Malsupra AŭstrioRedakti

Dek jarojn post la inaŭguro mortis Ferdinando la 3-a; lia filo kaj posteulo Leopoldo la 1-a donacis la aferon en 1667 al grafo Georg Ludwig von Sinzendorf kiu transportigis ĝin akvovoje sur la riveroj Danubo kaj Inn. Novaj estis enskribaĵoj pluraj rakontantaj la historion artaĵan. Sinzendorf eĉ ne forgesis mencii la altajn kostojn kiujn li havis por la transporto. Intertempe faris Balthasar Herold kopion bronzan por Vieno. Tie la kolono videblas ĝis nun.

Posedantoj sekvajRedakti

Georg Ludwig von Sinzendorf, kiu ankaŭ prezidantis ĉe la imperiestra financa ministerio, tuj fitaksitis pro subaĉeto kaj monoŝtelo kaj maldungitis.[3] La Grafujo Neuburg, en kiu la kolono troviĝis, venis sekve en la manojn de la imperiestra trezorejo. En 1698 grafo Jakob von Hamilton akiris la grafujon kaj vendis ĝin en 1719 al la grafo Lamberg, kiu siavice transdonis ĝin al la Episkopujo de Passau. Post sekulariĝo dum la reformoj de imperiestro Jozefo la 2-a la kolono denove venis en imperiestrajn manojn. Sed ĉar en Wernstein mankis imperiestra administranto kiu povus digne prizorgi la monumenton la vienanoj solene donacis en la 8.10.1841 la statuon al la komunumo de Wernstein. En la jaroj 1989/90 iĝis restaŭrado profunda per la teamo de Franz Gyolcs kaj Klaus Wedenig. Tio detale dokumentitis.[4]

LiteraturoRedakti

  • Ernst Weber: 350 Jahre Mariensäule Wernstein. In: Neues Archiv für die Geschichte der Diözese Linz. 1998, p. 89–94
  • Walter F. Kalina: "Die Mariensäulen in Wernstein am Inn (1645/47), Wien (1664/66), München (1637/38) und Prag (1650)." Ĉe: Bundesdenkmalamt (eld.): Österreichische Zeitschrift für Kunst und Denkmalpflege. 58, 2004, Heft 1, p. 43–61.
  • Elisabeth Lintschinger: Barocke Dreifaltigkeits- und Mariensäulen in Oberösterreich. Wien 1999, p. 150–159.
  • ARGE Restaurierung: Franz Gyolcs, Klaus Wedenig (Hrsg.): Dokumentation zur Restaurierung der Mariensäule in Wernstein am Inn. Wien 1990.

NotojRedakti

  1. Walter F. Kalina: "Die Mariensäulen in Wernstein am Inn (1645/47), Wien (1664/66), München (1637/38) und Prag (1650)." Ĉe: Österreichische Zeitschrift für Kunst und Denkmalpflege 58 (2004), H. 1, p. 43.
  2. Rupert Feuchtmüller, Elisabeth Kovacs (Hg.): Welt des Barock. Oberösterreichische Landesausstellung 1986, Linz 1986, Textband, p. 133
  3. J. P. Spielman: Leopold I. Zur Macht nicht geboren, Graz 1981, p. 86
  4. ARGE Restaurierung: F. Gyolcs, K. Wedenig (eld.): Dokumentation zur Restaurierung der Mariensäule in Wernstein am Inn, Wien 1990.

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mariensäule (Wernstein am Inn) en la germana Vikipedio.


48.50549913.454368