Siro Mark THATCHER, 2-a baroneto de Scotney (15-an de aŭgusto 1953) estas brita entreprenisto, filo de Margaret Thatcher kaj Denis Thatcher.

Li translokiĝis en 1995 kun sia familio en Sud-Afrikon. En somero de 2004, li estis arestita kaj li devis resti en hejmaresto. Oni akuzis lin pro engaĝo en la puĉ-provo de la Sandline International en Ekvatora Gvineo.