Marmolada
Marmolada ( ladine: Marmoleda) estas monto en nordorienta Italio (ĵus oriente de Trento) kaj la plej alta monto de la Dolomitoj (montaro de la Alpoj).
Marmolada | |||
---|---|---|---|
Marmolada fotita de Piz Boe
| |||
alpine group | |||
Alteco | 3 343 m | ||
Situo | Italio | ||
Montaro | Dolomitoj, Alpoj | ||
Domino | 55,3 km → Schneebiger Nock | ||
Elstaraĵo | Toblacher Feld | ||
Geografia situo | 46° 26′ N, 11° 51′ O (mapo)46.43444444444411.851388888889Koordinatoj: 46° 26′ N, 11° 51′ O (mapo) | ||
| |||
| |||
Unua grimpo | 1864, Paul Grohmann | ||
La monto situas proksimume 100 kilometroj nord-nordokcidente de Venecio, de kiu ĝi estas videbla en klaraj tagoj. Ĝi konsistas el kresto kiu direktiĝas de okcidento al oriento. Ĝia suda flanko krevas subite en vertikalajn klifojn, formante rokfacon du kilometrojn longa. Sur la norda flanko ekzistas relative plata glaĉero, la nura granda glaĉero en la Dolomitoj, la Marmolada glaĉero (Ghiacciaio della Marmolada).
La kresto estas kunmetita de pluraj pintoj, malpliiĝante en alteco de okcidento ĝis oriento: Punta Penia (3,343 m), Punta Rocca (3,309 m), Punta Ombretta (3,230 m), Monte Serauta (3,069 m), kaj Pizzo Serauta (3,035 m). Telfero iras al la pinto de Punta Rocca. Dum la skisezono la ĉefa skivojo de la Marmolada estas malfermita por skiantoj kaj neĝbretistoj, kiuj povas skii malsupren en la valon.
Paul Grohmann faris la unuan montogrimpon en 1864, laŭ la norda itinero.
Antaŭ 1-a Mondmilito la Marmolada estis ĝuste sur la limo inter Aŭstrio kaj Italio. Tiel ĝi formis parton de la frontlinio dum tiu konflikto. Aŭstraj postenoj troviĝis en profundaj tuneloj boritaj en la glaĉeron de la norda flanko, kaj italaj soldatoj estis postenigitaj sur la ŝtonaj krutaĵoj de la suda flanko. Ĉar glaĉeroj retiriĝas, la restaĵoj kaj havaĵoj de soldatoj estas foje malkovritaj.