Martín Muñoz de la Dehesa

Martín Muñoz de la Dehesa [marTIN muNJOZ delaDEsa] estas municipo en la plej okcidenta pinto de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Martín Muñoz de la Dehesa estas etimologie komprenebla ankaŭ kiel Dehesa de Martín Muñoz, tio estas Malferma Kverkaro de M.M. aŭ inverse.

Martín Muñoz de la Dehesa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40466
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 317  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 4° 41′ U (mapo)41.066111111111-4.6866666666667Koordinatoj: 41° 4′ N, 4° 41′ U (mapo) [+]
Alto 836 m [+]
Areo 17,66 km² (1 766 ha) [+]
Martín Muñoz de la Dehesa (Provinco Segovio)
Martín Muñoz de la Dehesa (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Martín Muñoz de la Dehesa
Martín Muñoz de la Dehesa (Hispanio)
Martín Muñoz de la Dehesa (Hispanio)
DEC
Situo de Martín Muñoz de la Dehesa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Martín Muñoz de la Dehesa [+]
vdr
Martín Muñoz de la Dehesa en la provinco Segovio.
Placo.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 244 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 125 el la 1930-aj jaroj, sed poste rekuperis 50 el la 1980-aj jaroj.

Ĝi distas 43 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Arévalo (provinco Avilo], Donhierro, Rapariegos kaj Montuenga.

Ĉefaj arbaroj estas de pinoj, kaj duarange poploj kaj ulmoj.

Historio

redakti

Estas restaĵoj de keltoj, romianoj kaj visigotoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La plej antikva dokumenta mencio datas de 1240 kiam la loko nomiĝis San Juan de la Dehesa dum apude estis alia municipo nomita Palacios de la Dehesa. Aludoj al "dehesa" (malferma kverkaro) rilatis al ampleksa areo malpermesita por agrikulturo kaj rezervita por vaganta brutobredado.

Kvankam la iama loĝloko nomiĝis San Juan ĝi ĉiam ricevis la nomon Martimuñocillo pro ia similaĵo aŭ rilato nun neklara kun Martín Muñoz de las Posadas ĝis 1587 kiam ĝi aperis kun la nuna nomo Martín Muñoz de la Dehesa por la unua fojo.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, betoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (bovoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción del Castillo, la Palaceto Villa Jesusa, arkeologia kuŝejo kaj la mudeĥara ponto La Mora survoje al Arévalo.

Vidu ankaŭ

redakti