Martelreliefigoestas - arte kaj industrie - prilaborproceso je la libera formado de metaloj kaj apartenas al la transformaj procesoj.

Romiaj arĝentaj teleroj kun martelreliefo: La dekstra telero estas ornamita per reliefo el fiŝoj kaj marmoluskoj kaj evidente servis por surtabligi fiŝaĵojn.

Jam en la antikva epoko tiu ĉi teĥniko de metalo-prilaborado estis konata. La komencoj lokis laŭ nunaj konoj en Mezopotamio,[1] la unua altkulturo en la historio de la mondo. En antikvegipta epoko ekestis elstaraj verkoj de la martelreliefigo el arĝento, oro kaj bronzo, kiuj konserviĝis ekzemple kiel tombaj donacoj.

Je la metalreliefigo oni transformas ladon aŭ ankaŭ plenmaterialon plej ofte je malvarma stato. La el tio rezulta solidiĝon de la metalo (ekzemple kupro) la forĝisto re-enigas per ardomoligo je treega alkonduko de varmo en la originan malstreĉitan kristalan strukturon. (rekristaligo)

Tio dependas de la prilaborenda metalo. Ŝtalo kaj fero) ekzemple ne taŭgas por tio, ĉar la metalo hardiĝus. Je la martelreliefigo en ŝtalo- respektive fero-lado oni prilaboras la metalon en "varmega", do arda stato.

Fonto redakti

  1. Harald Hauptmann kaj Ernst Pernicka (eldonintoj) kontribuaĵoj de Barbara Helwing, Joachim Lutz, Uwe Müller kaj Michael Müller-Karpe: "Die Metallindustrie in Mesopotamien von den Anfängen bis zum 2. Jahrtausend v. Chr.", Deutsches Archäologisches Institut, 2004, ISBN 3-89646-633-X