Martti PAAVOLA (naskiĝis la 20-an de julio 1898 en Janakkala, mortis la 26-an de marto 1990 en Helsinko) estis finna pianartisto kaj pianpedagogo. June Paavola faris muzikstudojn en Finnlando, Germanio kaj Francio. Li instruis ludon de piano en Sibelius-Akademio en Helsinko. De 1960 ĝis 1965 li estis profesoro de pianopedagogio en Sibelius-Akademio. Li aranĝis sian unuan koncerton en 1926 kaj performis ankaŭ kiel solisto kaj poste ĉambromuzikisto. Li ankaŭ skribis muzikkritikon kaj eseojn en gazetoj kaj skribis pianludajn gvidlibrojn. Paavola kaj Leena Hirvensalo geedziĝis en 1936.

Martti Paavola
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1898 (1898-07-20)
en Janakkala
Morto 26-an de marto 1990 (1990-03-26) (91-jaraĝa)
en Helsinko
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo pianistokomponisto
vdr