Muaskar

(Alidirektita el Mascara)

MuaskarMaskara (arabe معسكر) estas la ĉefurbo de la Provinco Muaskar, Alĝerio, en nordokcidenta Alĝerio. Ĝi havas 150,000 loĝantojn (ĉirkaŭkalkulo de 2008). Ĝi estis fondita en la 10a jarcento fare de Banu Ifran, nome Berbera tribo kaj ĝi estis la ĉefurbo de Abdelkader, nome estro de la Alĝeria rezistado kontraŭ la komenco de la Franca kolonia regado.

Muaskar
urbo • komunumo de Alĝerio • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 29000
Demografio
Loĝantaro 108 587  (2008) [+]
Geografio
Geografia situo 35° 24′ N, 0° 8′ O (mapo)35.40.13333333333333Koordinatoj: 35° 24′ N, 0° 8′ O (mapo) [+]
Alto 590 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Muaskar (Alĝerio)
Muaskar (Alĝerio)
DEC
Muaskar
Muaskar
Situo de Muaskar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mascara, Algeria [+]
vdr

Maskara estas administra, komerca kaj merkata centro. Ties komerco ĉefe centriĝas en ledaj varoj, greno, kaj olivoleo, sed ĝi estas ĉefe fama pro sia bona vino. Ĝi havas bonajn ŝoseajn kaj fervojajn konektojn kun aliaj urbaj centroj de Alĝerio. Relizane estas 65 km nordoriente, Sidi Bel Abbes 90 km sudokcidente, Orano 105 km nordokcidente kaj Saida 80 km sude.

Maskara havis du partojn, pli novan franca areo, kaj pli malnova islama. Grandaj partoj de la urbo kuŝas ene de la ruinoj de ties antikvaj remparoj.

Vidu ankaŭ redakti