La Maskarena petrelo (Pseudobulweria aterrima) estas mezgranda, malhela birdospecio de la grupo de la burdopetreloj. Temas pri marbirdo de la familio de la Procelariedoj, kies nunaj populacioj estas endemiaj de la insulo Reunio, en la sudokcidenta Hinda Oceano. Iam klasita en la genro Pterodroma, estas nune enmetita en la genro Pseudobulweria.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maskarena petrelo
Maskarena petrelo
Maskarena petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pseudobulweria
Pseudobulweria aterrima
(Bonaparte, 1857)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Konata ankaŭ kiel Reunia petrelo, tiu specio estis konata nur el kvar specimenoj troviĝintaj en la 19a jarcento en la insulo Reunio. Du birdoj estis trovitaj mortintaj en la 1970-aj jaroj, kaj estis tre raraj observoj de birdoj en la akvoj sude de Reunio ekde 1964. Ĝi estas konata ankaŭ el restoj de subfosilioj el la insulo Rodriges. Tiu specio estas klasita kiel draste endanĝerita ĉar la malalta nombro de registroj supozigas pri tre malgranda populacio minacata de enmetitaj specioj kaj lumpoluado.

La Maskarena petrelo estas, inter la Procelariedoj, malgranda specio kun longo de 33 cm kaj enverguro de 88 cm. Kompare kun la tri aliaj specioj de petreloj en la insulo, ĝi estas pli malgranda ol la Baraŭa petrelo (Pterodroma baraui) kaj ol la Pacifika pufino (Puffinus pacificus) sed estas pli granda ol la Pufino de Baillon (Puffinus lherminieri bailloni). Ties plumaro estas tute nigra, kun la subflugiloj iom argentecaj. La beko, kun hokeca pinto, estas same nigra. La unika hela parto de la korpo estas ĉe la nivelo de la tarsoj kaj de la malantaŭa triono de fingroj kaj la polmo. En la scienca nomo de la specio, nome Pseudobulweria aterrima, la epiteto "aterrima" signifas ĝuste en latina «tre nigra».

La vosto estas mallonga kaj rondoforma. La averaĝa pezo varias de 175 al 200 g. Kaj maskloj kaj inoj estas similaj.

Referencoj redakti

BirdLife International Species Factsheet[rompita ligilo]