Maspalomas (hispane: [maspaˈlomas]) estas turisma feriejo en la sudo de la insulo Granda Kanario, Kanariaj Insuloj, etendiĝanta de Bahía Feliz en la oriento ĝis Meloneras en la okcidento, inkluzive de la feriaj urboj San Agustín kaj Playa del Inglés kaj San Fernando, kun larĝaj plaĝoj borde de la Atlantiko. Maspalomas konsistigas la plej sudan parton de la komunumo San Bartolomé de Tirajana, kaj de la insulo.

Maspalomas
urbo
Administrado
Poŝtkodo 35100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 27° 46′ N, 15° 35′ U (mapo)27.76057-15.586017Koordinatoj: 27° 46′ N, 15° 35′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Maspalomas (Kanariaj insuloj)
Maspalomas (Kanariaj insuloj)
DEC
Maspalomas
Maspalomas
Situo de Maspalomas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maspalomas [+]
vdr
la lumturo de Maspalomas

Antaŭ la erao de turismo, Maspalomas estis la nomo de vilaĝeto en kio hodiaŭ estas San-Fernando de Maspalomas. Ĝia nomo eble devenas de tiu de Rodrigo Mas de Palomar, setlanto kaj soldato el Majorko, aŭ de Francisco Palomar, ĝenova amiko de Alonso Fernandez de Lugo, kiu aĉetis 87 guanĉajn sklavojn de la najbara insulo Tenerifo kaj ekloĝis en la regiono.

Aktuala Maspalomas estas la rezulto de ambicia disvolva projekto, organizita en la formo de Internacia Ideo-Konkurso (malfermita al iu ajn membro de la Internacia Unio de Arkitektoj), okazinta en 1961 sub la aŭspicio de Alejandro del Castillo, posedanto kaj iniciatinto de plejparto de la konstruata spaco. La konkurso estis gajnita de la franca oficejo SETAP (inkluzive de la urbigisto Guy Lagneau kaj la ekonomikisto Michel Weill) kaj kovris areon de 1 060 hektaroj (2.600 akreoj) kaj 19 kilometroj de marbordo, kiuj konsistigas la kernan regionon de Maspalomas - Costa Canarias. La konkurso malfermis la vojon al aparta maniero kompreni "turisman" urbismon, kiu servis kiel modelo por posta turisma disvolviĝo en aliaj insuloj de la Kanarioj.

Sporto redakti

En 2002 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Maspalomas.