Masrlingva Vikipedio
eldono de Vikipedio en la masra lingvo, egipta dialekto de la araba
La masrlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la masra lingvo, egipta dialekto de la araba lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon ويكيبيديا مصرى [wikiˈbedjæ ˈmɑsˤɾi]. La projekto fondiĝis en novembro 2008. La 22-an de aprilo 2025 ĝi enhavas 1 626 815 artikolojn.
Masrlingva Vikipedio | |
---|---|
![]() | |
Retadreso | arz.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | araba egipta |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 22-a de aprilo 2025 | |
Artikolnombro | 1 626 815 |
Profundeco | 0.6 |
Paĝoj | 2 150 789 |
Redaktoj | 11 583 331 |
Uzantoj | 259 974 |
Aktivaj uzantoj | 189 |
Administrantoj | 7 |
Dosieroj | 1 317 |
Ĉi tiu Vikipedio ĉefe funkcias kiel alternativo al la araba Vikipedio favore al parolantoj de la egipta dialekto. Ĝis 2020, ĝi estis la sola Vikipedio verkita en loka dialekto de la araba. La dua estas maroka Vikipedio, kiu estis aprobita kaj kreita en julio 2020.