Masters of the Universe

Masters of the Universe - "Mastroj de la Universo", usona prononco laŭ IFA-transskribo ˈmæstɚz əv ðə ˈjuːnəˌvɝːs - estas la nomo de serio de agofiguroj pri superherooj venditaj de la usona ludilproduktanto Mattel de 1982 ĝis 1988. Ekde 2000 la serio estis reeldonita plurajn fojojn: Limigita kaj reviziita reeldono de kelkaj figuroj estis publikigita de 2000 ĝis 2001. En 2002, Mattel relanĉis la agofigurojn regule kun modernigita dezajno. Pro la manko de sukceso, produktado denove estis ĉesigita en 2004. La firmao Neca transprenis la licencon de 2005 ĝis 2007, publikigante statuojn kaj bustojn de la karakteroj. Ekde 2008, Mattel ĉiumonate publikigas ĝisdatigitajn sed fidelajn versiojn de la klasikaj agofiguroj sub la nomo Masters of the Universe Classics. Diversaj aliaj partoj de la franĉizo ankaŭ estis kreitaj, precipe en la 1980-aj jaroj, inkluzive de televidaj serioj, bildstrioj, radioteatraĵoj, filmoj kaj videoludoj.

Masters of the Universe
plurkomunikila serio
Originala titolo Masters of the Universe
Origina lando Usono
Elsendo
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
vdr
enkonduka titolo de la koncerna animacia televida serio

La scenaroj de la bildstrioj, filmoj kaj videoludoj traktu la simplan batalon de bono kontraŭ malbono. La troigite muskola superheroo He-Man kaj la kunherooj Heroic Warriors ("Heroaj Militistoj"), ankaŭ konataj kiel "La Mastroj de la Universo", batalas por "bono", dum Skeletor kaj la Evil Warriors ("Malicaj Militistoj)" reprezentas "malbonom". Poste, Hordak kaj la "Sovaĝa Hordo" (intergalaksia grupiĝo da monstroj) same kiel la Snake Men (la "serpentuloj", laŭrakonte kreitaj el la DNA de tri reptiliecaj eksterteraj specioj) estis prezentitaj kiel kromaj antagonistoj. La ago okazas sur la fikcia planedo Eternia, kiu, krom magio kaj supernatureco, ankaŭ estas konata pro futurismaj teknologioj kiel laseraj armiloj kaj aviadiloj, kiuj povas penetri en la kosmon.