Mataiva

Mataiva ("Naŭ okuloj" en la Tuamotua lingvo) estas korala atolo en la Tuamotua arkipelago. Ĝi situas en la Pallisera grupo, kaj estas la plej okcidenta insulo de la Tuamotuoj. La plej proksima atolo, Tikehau, situas 35 km orienten. Rangiroa situas 79 km orienten, kaj Tahitio 311 km suden.

Mataiva
Mataiva Atolo
Mataiva Atolo
insuloatolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 14° 53′ 0″ S, 148° 43′ 0″ U (mapo)-14.883333333333-148.7166666666714Koordinatoj: 14° 53′ 0″ S, 148° 43′ 0″ U (mapo) f1
Situo de Mataiva
Situo de Mataiva

Map

Longo 10 kmf2
Larĝo 5,3 kmf3
Areo 16 km² f4
Plej alta loko 14 mf5
Loĝantaro 280 (2012)
18 loĝ./km²
Ĉefa loko Pahua
bildo de insulo
vdr

Geografio redakti

 
Mataiva laguno
 
Mapo

La ovalforma laguno estas 5,3 km larĝa kaj 10 km longa kaj estas preskaŭ tute ĉirkaŭita de tero.

La laguno havas pasejon al la maro en la nordokcidento apud la nura vilaĝo Pahua. La pasejo estas tre malprofunda kaj ne estas ŝipveturebla. La arbaro sur la atolo estas preskaŭ netuŝata de homa aktiveco.

Administracio redakti

Mataiva apartenas al la komunumo Rangiroa, kiu konsistas el 3 atoloj (Rangiroa, Tikehau kaj Mataiva, kaj la aparta insulo (Makatea).

Eksteraj ligiloj redakti