Matei
komunumo en Rumanio
Matei [matej] (hungare: Szentmáté [sentmate], germane: Mathesdorf) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Bistrița. En 1910 ĝi havis 887 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 817 (rumanoj, 75 % da hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1391. Ĝia saksa loĝantaro je la fino de la 16-a jarcento pereis, kaj anstataŭ ili estis koloniigitaj hungaroj el regiono Dârlos (Darlac). Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Matei apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). Administre apartenas al ĝi Bidiu (Bödön), Corvinești (Kékesújfalu), Enciu (Szászencs), Fântânele (Újős), Moruț.
Matei | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Bistrița-Năsăud | |
Alinome | Szentmáté (hungare), Mathesdorf (germane) | |
Iama hungara departemento | Szolnok-Doboka | |
Situo | 46° 59′ N, 24° 16′ O (mapo)46.98166666666724.266666666667Koordinatoj: 46° 59′ N, 24° 16′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 327 m | |
Poŝtkodo | 427135 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.828 (en 2009) | |
– vilaĝo | 782 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 33667 | |
En la censo de 2002 la 2.997 komunumanoj deklaris jenajn etnecojn:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 1737 | 58,0 % |
hungaroj | 1085 | 36,2 % |
romaoj | 143 | 4,8 % |
germanoj | 31 | 1,0 % |
serboj | 1 | < 0,1 % |
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj
redakti- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2012-07-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de la distrikto
- Komunumestra retejo
-
Situo en la distrikto