Matilda II (angle Tank Infantry Mark II Matilda II) estas meza infanteria britia tanko de Dua Mondmilito. Ĝia rutina nomo estas nur "Matilda", malsimile al tanko "Matilda I".

Matilda II

Matilda Mk II

Baza karakteristiko
Homekipo 4
Longo 5.71 m
Larĝo 2.51 m
Alto 2.56 m
Maso 26.9 t
Blendo kaj armilekipo
Blendo 20-78 mm
Ĉefarmilo 40-mm QF 2 pounder
Sekundaraj armiloj 1 × 7.7-mm Vickers
Movumo kaj movo
Movumo 2 vicaj 6-cilindraj per akvo fridigitaj dizelaj motoroj
2 × 87 ĈP
Risortigo spiralaj risortoj
Maks. rapideco 24 km/h
Proporcio povumo/maso 6.46 ĈP/tunoj
Veturdistanco 257 km (sur ŝoseo)
vdr

Historio redakti

Oni konstruis la tankon en 1936-1938 kaj produktis ĝin ĝis aŭgusto de 1943. Tio ĉi estis unu el bazaj mezaj tankoj de Britio dum unuaj jaroj de la milito. Oni liveris ĝin multe ankaŭ al Aŭstralio kaj Sovetunio. Malgraŭ malaktuala konstrueco, malfacila moveco kaj malforta kanono, Matilda havis tre fortan blendon kaj estis efike uzita dum la unuaj militaj jaroj. Poste oni anstataŭigis ĝin per pli armita kaj blendita tanko Churchill.

Fabrikado redakti

Ĝis fino de fabrikado en aŭgusto 1943 oni ellasis en Britio 2987 tankojn "Matilda II". Oni sendis 1084 el ili en Sovetunion, el kiuj 918 revenis. La elprenitaj el anglaj trupoj “Matildoj II” estis transdonataj al Aŭstralio; ili partoprenis en bataloj en Pacifikaj insuloj ĝis fino de la milito kaj estis aktive refarataj en specialajn maŝinojn. En 1945 "Matildoj" ankoraŭ ĉeestis en la britia armeo; ĉi tio estas la nura angla tanko, uzita dum la tuta Dua Mondmilito.

Modifoj redakti

  • Mark II — la unua seria varianto.
  • Mark II A — nova BESA mitralo.
  • Mark III — novaj dizelaj motoroj, radiostacio № 19.
  • Mark III CS — 76-mm kanono.
  • Mark IV — bonigitaj motoroj.
  • Mark IV CS — nova kanono.
  • Mark V — pneŭmata fortigilo.
  • Matilda Baron — sapeistaj modifoj.