Matosavank (armene: Մաթոսավանք ) estas malgranda armena monaĥejo de la 13-a jarcento, kaŝita en arbara areo de Nacia Parko Diliĝano je 3 km nordokcidente de la urbo Diliĝano en la provinco Tavuŝo de Armenio. Ĝi sidas proksime al la monaĥejo Ĝuĥtak Vank same kiel al proksima tombejo. La kirko nuntempe ruiniĝas kaj estas relative malfacile trovebla, ĉar migrovojoj ofte misgvidas.

Interno de Matosavank.

Matosavank estis konstruita kun la superrigardo de Avag, la filo de Ivane de la dinastio Mĥargrdzeli post ĵurado de sia submetiĝo al la mongolaj invadaj armeoj. Li poste fariĝis la milita estro de kartvelaj kaj armenaj kombinitaj fortoj sub Mongke Ĥano, la kvara Granda Ĥano de la Mongola Imperio.

La malgranda preĝejo Sankta Dipatrino de Pghndzahank estis konstruita en 1247 kaj fakte konsistas el du apudaj preĝejoj. Ĝi estis konstruita el proksimume hakitaj ŝtonoj, kiuj estis kovritaj per gipso ene de la interno de la konstruaĵo. Ĉambroj inkluzivas ĉefan halon, libro-deponejojn, enirhalon kaj ĉiu havas volbajn plafonojn, kiuj ankoraŭ staras plejparte nerompitaj. La okcidentaj muroj de la kirko sidas najbaraj al la enirhalo, dum la suda muro ĉe la altaro aliĝas al la librodeponejo. Sur la ekstero de la strukturo estas surskribo, kiu rakontas pri la fundamento de la preĝejo. Iuj el la kahelaj tegmentoj ankoraŭ videblas.

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti