Macujama

urbo en Japanio
(Alidirektita el Matsujamo)

Macujama (japane 松山市 [macujama-ŝi], Hepburn: Matsuyama-shi) estas urbo sur la insulo Ŝikoku en Japanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la gubernio Ehime. La urbo havas iom pli ol 510 000 loĝantoj kaj, ekde 1923, Universitaton de Macujama.

Macujama
kerna urbo de Japanio • ĉefurbo de gubernio de Japanio • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 506 743  (2021) [+]
Loĝdenso 1 182 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 50′ N, 132° 46′ O (mapo)33.839166666667132.76563888889Koordinatoj: 33° 50′ N, 132° 46′ O (mapo) [+]
Areo 428,86 km² (42 886 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Macujama (Gubernio Ehime)
Macujama (Gubernio Ehime)
DEC
Macujama
Macujama
Situo de Macujama
Macujama (Japanio)
Macujama (Japanio)
DEC
Macujama
Macujama
Situo de Macujama

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matsuyama, Ehime [+]
vdr
La urba areo de Macujama (malhele) en la gubernio Ehime (hele)

Macujamo estas en Japanio konata baneja urbo, aparte konataj estas la Onseno Dogo, la plej malnova publika onseno en Japanio.

Krom la turismo, la urba ekonomio baziĝas sur konstruado de maŝinoj, sur papera, teksaĵa kaj kemia industrio, benzina rafinejo kaj la haveno. En la ĉirkaŭaĵo interalie kultiviĝas citronoj kaj oranĝoj.

Al la urbo apartenas la kastelo Macujama-ĝo, konata turisma atrakcio kaj unu el nur kvar originale konservitaj japanaj kasteloj (el origine pli ol 250).

Macujama ankaŭ estas urbo de poetoj. Inspiritoj de Masaoka Ŝiki, kiu konatas pro revivigo de la poema formo hajko, ĉiujare 3 000 amatoraj poetoj montras siajn talentojn. Entute 50 000 hajkoj ekestas ĉiujare.

Partneraj urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti