Masaoka Shiki

japana poeto
(Alidirektita el Masaoka Ŝiki)

Masaoka Shiki, ankaŭ Ŝiki (japane: 正岡子規; *17-a de septembro 1867, †19-a de septembro 1902) estis japanlingva poeto, kritikisto kaj ĵurnalisto. Li estis la lasta de kvar grandaj majsteroj de hajko. Ŝiki estis konsiderata grava kritikisto de Matsuo Bashō. Krome li estis poeto, kiu revivigis la malnovan literaturan ĝenron de waka fine de la 19-a jarcento. Ŝiki iris al kolegio en Tokio. Poste fariĝis kolumnisto por la gazetokompanio Nippon. Li suferis kaj poste li mortis pro tuberkulozo.

Masaoka Shiki
Persona informo
正岡子規
Naskiĝo 17-an de septembro 1867 (1867-09-17)
en Macujama
Morto 19-an de septembro 1902 (1902-09-19) (35-jaraĝa)
en Negishi
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Dairyū-ji vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Tokia Imperia Universitato • first higher school • Kaisei Academy • Ehime Prefectural Matsuyama Higashi High School vd
Familio
Gefratoj Ritsu Masaoka vd
Profesio
Alia nomo Dassai Šooku • Takenosatobito vd
Okupo poeto • basbalisto • verkistoĵurnalisto • tankaisto • literaturkritikisto vd
Verkado
Verkoj Kaki kueba kane ga narunari Hōryū-ji ❦
Keitō no jūshigohon moarinubeshi vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝiki estis konvinkita ke la japanlingva literaturo devus esti moderniga. Tial li kreis la novajn terminojn haiku (hajko), anstataŭ hokku (hokko) kaj tanka (tankao) (anstataŭ waka). Li emfazis la realistan sintenon en hajko kaj tiel li fariĝis la fondinto de japanlingva literatura realismo ( 写生派).

Unu el liaj verkoj tekstas jene:

Tiele softa kaj kvieta,
Post kiam la sturmo finita -
La sunleviĝo!