Matu (Saravako)
Matu estas urbeto en subŝtato Mukah, en Saravako, Malajzio. Koordinatoj: 2° 40′ 16″ Nordo 111° 31′ 51″ Oriento / 2.6711 °N, 111.5307 °O (mapo)
Historio Redakti
Antaŭ ol subŝtato Mukah estis establita, Matu estis ene de subŝtato Sibu.
Geografio-Loko Redakti
Matu estas ne nur urbo, sed ankaŭ distrikto en orienta Malajzio.
Estas pli ol 20 vilaĝoj en la distrikto, kies konsilantara konstruaĵo (Majlis Daerah Matu-Daro = distrikta konsilantaro Matu-Daro) situas en Matu-urbo. La konstruaĵo mem estas orientilo kaj la plej granda konstruaĵo en Matu.
Demografio Redakti
La loĝantaro estis taksita je proksimume 13.500 en 2006.
La vilaĝaj melanaŭoj konsistigas la plimulton de la loĝantaro. La ĉinoj estas la dua plej granda grupo post la melanaŭoj.
Edukado Redakti
Referencoj Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- La oficiala retejo de Matu-registaro Arkivigite je 2012-05-06 per la retarkivo Wayback Machine