Matute

municipo de la aŭtonoma komunumo Rioĥo en norda Hispanio

Matute [maTUte] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla kaj precize en ties norda subkomarko, nome la Cogolla kaj en la centrokcidento de la regiono.

Matute
municipo de Rioĥo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Rioĥo
Komarko Supra Najerilla
Poŝtkodo 26321
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 88  (2024) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 2° 48′ U (mapo)42.2985517-2.7950898Koordinatoj: 42° 18′ N, 2° 48′ U (mapo) [+]
Alto 680 m [+]
Areo 25,65 km² (2 565 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Matute (Provinco Rioĥo)
Matute (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Matute
Matute (Hispanio)
Matute (Hispanio)
DEC
Situo de Matute

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matute [+]
vdr
La municipa teritorio de Matute, en la okcidento de la region

Geografio

redakti
 
Preĝejo
 
Ermitejo
 
Akvofalo

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo al la cetero de la komarko kaj de la regiono nur laŭ la regiona ŝoseo LR-432 kiu kondukas orienten al Bobadilla kaj al Tobía okcidente. Ĝi estas ĉe la meza fluejo de la Valo de la rivero Najerilla, je 682 metroj super marnivelo.

Historio

redakti

Ŝajne estis setlejo de Bronzepoko je unu km okcidente kaj romia loĝado je unu km nordoriente.[1]

Pri ekonomio, la mezepoka institucio Mesta markis la historion de la montaro ĝis nun. La transmigra brutobredado ordigis la spacon, la uzadon kaj la vivmanieron de multaj generacioj. La brutobredado de ŝafoj estas perfekte adaptebla al la orografiaj kaj klimataj kondiĉoj de la areo, kaj krome estis ankaŭ bovoj kaj kaproj. Ŝafoj ludis gravan rolon en la florado de tekstila industrio en la areo. Sed tio ŝanĝiĝis meze de la 19-a jarcento, kiam la konkurenco de la moderna tekstila industrio de Katalunio ruinigis la lokan tekstilan industrion, tro mandependa kaj tro malmulte mekanizita (kun konsiderinda malprogreso en la adoptado de energioj alternativaj al la hidraŭlika), kaj tro for de la ĉefaj fervojoj. Pro tio fine de la 19-a jarcento la loĝantaro elmigris al novaj industriaj centroj.[2]

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la komenco de la 20-a jarcento oni perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn ĝis la nunaj 97.

Aktualo

redakti

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, ruinoj de ermitejo de Sankta Mikaelo (foto de la tabelo), la montara pejzaĝo kun naturaj lokoj, kiel la akvofalo Salto del Agua, gipejo Peña de Matute, ktp.

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. Matute. Prehistoria Retejo de la municipo. Alirita la 16an de Septembro 2022.
  2. La contribución industrial de 1852 en La Rioja. de Joaquín Giró.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti