Maurice Duval

franca esperantisto

Maurice DUVAL [düval] (naskiĝis la 8-an de februaro 1904 en Parizo) estis franca esperantisto kaj oficisto ĉe borsagento. Li propagandis precipe en la skoltaj kaj lernejaj medioj. Li direktis la Esperantan fakon en la franca revuo por lernejoj Les Heures Nouvelles. Li gvidis plurajn kursojn en gravaj lernejoj kaj la perkorespondajn kursojn de l' École Universelle.