Maurice TILLET (23-an de oktobro 1903, Rusia imperio — 4-an de septembro 1954, Rusio) estis franca monda ĉampiono en spektakla luktado.

Biografio redakti

Tillet naskiĝis en 1903 en Rusia imperio, kie lia patro laboris kiel fervojista inĝeniero. Li estis kapabla junulo, verkis poemojn, aktoradis, parolis plurajn lingvojn. Jam junaĝe aperis ĉe li simptomoj de akromegalio. Tiu endokrinologia malsano kaŭzas multoblan produktadon de kreska hormono kaj neordinaran trokreskon de la ostaro (karakterize la vango-ostoj, sed ankaŭ pliaj ostoj). Pro lia malsano, lia aspekto estis eksterordinara.

Li servis plurajn jarojn en la francia mararmeo, kie li laboris kiel inĝeniero. Li translokiĝis en Usonon, kie eklaboris kiel spektakla luktisto, sub artista nomo „Franca Anĝelo”. Post la debuto, li iĝis tiel populara, ke aperis multaj Anĝel-imitistoj inter la luktistoj. Lia plej grava sukceso okazis en 1944, kiam li en Boston venkis Steve Casey kaj akiris tiel mondĉampionan titolon.

Tillet vivis sola, fore de la homoj kaj mortis en aĝo de 51 jaroj pro kormalsano. La spektakla ludisto Bobby Managoff petis Tillet antaŭ ties morto, por ke li rajtu pretigi gipsan premaĵon pri ties vango. Tillet jesis, tiel oni pretigis tri premaĵojn. Unu el ili videblas nun en la York Barbell Building, York, Pensilvanio.

Onidire — neniam konfirmite —, Tillet estis ekzemplo por la desegna figuro Shrek.