Max Waldau

germana verkisto

Max WALDAU (vere: Richard Georg Spiller von Hauenschild; naskiĝinta la 25-an de marto 1825 en Vroclavo, mortinta la 20-an de januaro 1855 en Szczyty en Supra Silezio) estis germana verkisto. Li apartenis al la movado Juna Germanujo.

Max Waldau
Persona informo
Aliaj nomoj Max Waldau
Naskiĝo 10-an de marto 1825 (1825-03-10)
en Vroclavo
Morto 20-an de januaro 1855 (1855-01-20) (29-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato de Vroclavo
Okupo
Okupo poeto • verkisto
vdr

Vivo redakti

Komence Waldau studis en Vroclavo kaj Heidelberg jursciencojn antaŭ ekokupiĝi pri modernaj lingvoj, historio kaj filozofio. Poste li vojaĝis tra Germanujo, Svislando, Francio, Belgio kaj Italujo. Krome li frekventis la agrikulturan akademion en Prószków ĝis kiam la tumultoj revoluciaj revokis lin al la familia bieno al Szczyty kie li daŭre ekloĝis.

Graveco redakti

Liaj verkoj estas, krome la porjunula skribitaĵo »Ein Elfenmärchen« (Heidelberg 1847), jenaj: »Blätter im Winde« (Leipzig 1848), »Kanzonen« (Leipzig 1848) »O diese Zeit« (kanzono, Hamburg 1850), »Für Gottfried Kinkel. An den Prinzen Friedrich Wilhelm von Preußen« (poemo, Ratibor 1850), »Cordula. Graubündener Sage« (Hamburg 1851), »Rahab, Frauenbild aus der Bibel« (Hamburg 1855). Ili ĉiuj brilas per mira lingva impreso, sed »Cordula« ankaŭ per freŝa varmeco kaj sentoaŭtentikeco. Krom tradukaĵon de la pellico-a »Francesca da Rimini« li eldonis liberan imitadtradukon de la provencaĵo »Sirvente von Peyre Cardinal« (Hamburg 1850). Grandan laŭdon gajnis ankaŭ romanoj liaj: »Nach der Natur« (Hamburg 1850), »Aus der Junkerwelt« (Hamburg 1850), bildoj el la politika maltrankvila periodo tuj antaŭ kaj malantaŭ 1848, aĵoj spritaj kaj idealismaj sed mankantaj artan perfektecon.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 8. Leipzig 1907, p. 873 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti