Mayorga [maĜORga] estas municipo en la nordokcidenta pinto de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco.

Mayorga
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47680
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 418  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 5° 16′ U (mapo)42.1666301-5.2626995Koordinatoj: 42° 10′ N, 5° 16′ U (mapo) [+]
Alto 774 m [+]
Areo 150,5 km² (15 050 ha) [+]
Mayorga (Provinco Valadolido)
Mayorga (Provinco Valadolido)
DEC
Mayorga
Mayorga
Situo de Mayorga
Mayorga (Hispanio)
Mayorga (Hispanio)
DEC
Mayorga
Mayorga
Situo de Mayorga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mayorga [+]
vdr
Mayorga en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Pilorio.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 163,4 km² kio faras ĝin la tria teritorio plej etenda de la provinco, dediĉita ĉefe al la agrikulturo kaj brutobredado.

Parto de ties municipa teritorio estas en la Birodprotekta Areo ZEPA Penillanuras-Campos Norte.

Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 471 loĝantojn. Ĝi perdis 1 000 loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj.

Ĝi distas 72 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Matanza de los Oteros (Leono), Izagre (Leono), Saelices de Mayorga, Castilfalé (Leono), Villalba de la Loma, Gordoncillo (Leono), La Unión de Campos, Castrobol, Urones de Castroponce, Becilla de Valderaduey kaj Castroponce.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio, fakte ĉe landlima areo. El 1172 ĝis 1175 ĝi apartenis al Fernando Rodríguez de Castro el Castellano, membro de la familio Castro, kaj antaŭe al la grafo Osorio Martínez. En 1213 Pedro Fernández de Castro el Castellano, filo de Fernando Rodríguez de Castro el Castellano donis al la Monaĥejo de Sankta Maria de Sobrado sian posedaĵon en Mayorga.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejoj kaj la pilorio, kaj estis murego el kiu restis unu el kvar iamaj pordegoj. Estas Muzeo pri Pano starigita sur loko de iama preĝejo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti