La MbajojMbjaoj estas indiĝena popolo de Sudameriko, kiu iam loĝis ambaŭflanke de la rivero Paragvajo, ĉe la norda kaj nordokcidenta limo de Paragvajo, orienta Bolivio, kaj en la apuda provinco Suda Mato-Groso, Brazilo. Ili estis ankaŭ nomataj Kaduveoj. En la 16-a jarcento la Mbajoj estis nomitaj Gvajkuruoj, nomo poste uzata pli ĝenerale por ĉiuj nomadaj kaj duon-nomadaj indiĝenaj popoloj de la Granda Ĉako. La Kaduveoj de Brazilo hodiaŭ estas la nura pluvivanta branĉo de la Mbajoj.[1]

Gvajkuruoj (verŝajne Mbajoj) batalante en Brazilo, frua 19-a jarcento.

La Mbajoj nomis sin Ejiguajegis aŭ "popolo de la palmoj", referenco al la abundaj palmarboj en sia patrujo. La nomo Ejiguajegis estas simila al tiu de Agaceojaigeis, nomo pli ofte aplikata al la rilataj Pajagvoj. Eble la du popoloj estis preskaŭ la samaj en la 16-a jarcento. La Mbajoj parolis varianton de gvajkurua lingvo.[2] Ili estis "imponaj" batalantoj kaj "tenis la eŭropanojn – kolonianojn kaj pastrojn – je distanco" dum pli ol 300 jaroj.[3]

La Mbajoj estis nomadoj. Kun ĉevaloj kaptitaj de la hispanoj, ili evoluigis rajdkulturojn ĉirkaŭ 1600 kaj estis serioza minaco por hispanaj kaj portugalaj koloniistoj, misiistoj, kaj registaroj en Paragvajo, Bolivio, kaj Brazilo ĝis proksime la fino de la 19-a jarcento. Ili ankaŭ prirabis kaj submetis aliajn indiĝenajn grupojn, precipe la Ĉaneoj. Ili ĝenerale estis amikaj kun la Pajagvoj, kiuj loĝis laŭlonge de la Paragvaja Rivero kaj havis riveran kulturon.

Referencoj

redakti
  1. "Kadiwéu: Introduction." Povos Indígenos no Brasil. (retrieved 3 Dec 2011)
  2. Saeger, James Schofield (2000), The Chaco Mission Frontier: The Guaycuruan Experience, Tucson: University of Arizona Press, p. 5
  3. Gott, Richard (1993), Land without Evil: Utopian Journeys Across the South American Watershed, London: Verso, p. 48.