McMillan & Wife

televida serio

McMillan & Wife (McMillan kaj edzino, konata simple kiel McMillan en 1976–77) estas usona drama televidserio pri policaj aventuroj produktita de NBC kiu elsendis ĝin el 1971 al 1977. Stelulis Rock Hudson kaj Susan Saint James en la ludado de la nomigaj roluloj; la serio premieris en epizodoj kiel parto de la radseriaro de Universal Television nome NBC Mystery Movie, rotacie kun Columbo kaj McCloud. Dekomence elsendita merkrede nokte, la origina plano estis ŝanĝita al dimanĉoj en la dua sezono, tago en kiu ĝi estis elsendita por la cetero. Por la fina sezono, konata kiel McMillan, oni faris nombrajn ŝanĝojn, inklude la murdon de la rolulo de Saint James nome Sally McMillan.

McMillan & Wife
televida serio
Originala titolo McMillan & Wife
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro televida dramserio
Aktoroj Rock Hudson • Susan Saint James
Muziko de Jerry Fielding
Amplekso
Sezonoj 6
Epizodoj 40
Daŭro sen reklamoj 90
Elsendo
Elsendita 17 sep. 1971 – 24 apr. 1977
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

McMillan & Wife estis la unua elemento kreata por la branĉo Mystery Movie.