Medal of Honor

plej alta milita ordeno aljuĝita de Usono

La ordeno Medal of Honor (angle medalo de honoro) estas stelforma medalo kaj la plej altranga honorigo de la armeo de Usono por elstaraj agoj en armeaj bataloj. Ĉar la honorigo estas atribuata pere de la prezidanto de Usono nome de la Kongreso de Usono, ofte en neformala lingvouzo ĝi nomatas Congressional Medal of Honor.

Medal of Honor
The Medal of Honor
De maldekstre dekstren la medaloj de honoro de la usona armeo, mararmeo kaj aerarmeo
De maldekstre dekstren la medaloj de honoro de la usona armeo, mararmeo kaj aerarmeo
milita honorigo pro kuraĝo • medalo • militista honorigo
Organizanto Prezidanto de Usono
Lando Usono
Fondita de Usona Kongreso vd
Fondita en 12-a de julio 1862
vdr

La medalo iniciatiĝis la 21-an de decembro 1861 per permeso de la usona prezidanto Abraham Lincoln en la Usona Enlanda Milito kaj estis la unua usona honorigo sen brita modelo. Ĝi celis altigi la moralan fortecon de usonaj mararmeaj soldatoj kaj origine nur doniĝis al tiaj soldatoj. Medalon de honoro ricevis tiu, kiu "kiu diferencigis sin mem per sia kuraĝo en (armea) ago de la aliaj (soldatoj)". Iom pli poste la medalo ankaŭ enkondukiĝis pere de la usona armeo, kaj en 1965 ankaŭ de la usona aerarmeo. La unua armea ago honorigita per medalo de honoro, ekestis la 13-an de februaro 1861 en Arizono. Kolonelo Bernard John Dowling Irwin helpe de nur 14 usonaj soldatoj fuĝigis multe pli grandna nombron da indianoj kaj krome liberigis 60 malliberigitajn kunsoldatojn. En 1865 la kuracistino Mary Edwards Walker pro sia medicina engaĝiĝo dum la unua batalo de la rivero Bull Run kiel ĝis nun sola virino estis honorigita per la medalo.