Medaliono (arkitekturo)

Medaliono (france médaillon) estas rondo- aŭ oval-forma kadro (ofte farita el stuko) kiu enhavas plastikan aŭ pentrartan ornamaĵon de fasado, interno, meblo aŭ ekiparo.

Medaliono sur fasado en Trento.

En Unuiĝinta Reĝlando en la 19a jarcento, tiu estis populara formo de dekorado en la Novklasika arkitekturo. La kadro kaj la portreto estis ĉizita kiel tutaĵo, el marmoro por internoj, kaj el ŝtono por eksteraj muroj.

La termino utilas ankaŭ kiel nomo de sceno interne de pli granda vitralo.

Laŭ Francisko Azorín medaliono estas Bareliefo ĉirkaŭita per ronda aŭ ovala kadro. Ronda juvelo en kiu oni metas miniaturon, rememoraĵon.[1] Li indikas etimologion el la latina medalia (medalo), pligrandiga formo. [2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 136.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti