Medaliono (juvelo)

Medaliono estas rondoformaj ornamaĵoj ĝenerale metalaj, sed ankaŭ ceramikaj, kiuj estas uzataj penditaj el kolo por persona ornamado. Ofte ili pendas unuigitaj al kolieroj, knankam ili havas propran signifon. Specifa tipo de medaliono estas tiuj kiuj fariĝas kiel artaj rememoraĵoj pri eventoj, omaĝoj, premioj ktp. La scienco kiu studas medalionojn estas la medaliko.

Arĝenta medaliono, alegoria pri la Argentina Centjariĝo, farita en 1910 de Ernesto de la Cárcova kaj ekspoziciita en la Muzeo de la Ducentjariĝo.

Laŭ Francisko Azorín medaliono estas Bareliefo ĉirkaŭita per ronda aŭ ovala kadro. Ronda juvelo en kiu oni metas miniaturon, rememoraĵon.[1] Li indikas etimologion el la latina medalia (medalo), pligrandiga formo. [2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 136.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti