Argentina Centjariĝo

La Argentina Centjariĝo celebriĝis la 25-a de majo de 1910, nome centjariĝo de la Revolucio de Majo, kiam la vicreĝo hispana Baltasar Hidalgo de Cisneros estis elpostenigita el sia posteno kaj anstataŭita de la Unua Junto, nome la unua patria registaro argentina.

Nokta vido de la Placo Majo kun elektra lumigo dum la Centjariĝo. La metala strukturo konstruita intence estas la aktuala kupolo de la kaĝo de la kondoroj en la Bestoĝardeno de Bonaero, la strukturo obeliskeca tre lumigita korespondas al la Piramido Majo kaj fone la Rozkolora Domo.

Festoj kaj partoprenantojRedakti

La 8an de februaro de 1909 la Kongreso aprobis la Leĝon 6.286 pri la celebrado de la Revolucio de Majo.

La festoj okazis sub sieĝostato, deklarita de la tiama Prezidento José Figueroa Alcorta,[1] pro bojkoto kunvokita de la Federación Obrera Regional Argentina[2] post ĝenerala striko okazinta la antaŭan jaron post la sangoverŝa subpremado ĉe Placo Lorea de anarkiisma manifestacio, kiu okazigis 8 mortojn kaj pli ol 100 vunditojn, kiu poste estos konata kiel la “Ruĝa Semajno”.[1][3][4] En januaro de 1919 estis murditaj 700 laboristoj kaj ĉirkaŭ 4.000 estis vunditaj pro konflikto el striko ĉe la metalurgiaj atelieroj Pedro Vasena e Hijos, kio estos memorita kiel la “Tragedia Semajno”.[5]

Ĉiukaze por la celebro de la Argentina Centjariĝo alvenis al Bonaero, la ĉefurbo de la Respubliko kaj centro de la celebrado, kvankam ne la nura ejo, ambasadoroj kaj specialaj delegitoj, kiuj estis ricevitaj de la prezidento José Figueroa Alcorta. La festoj ekis la 21an de majo de 1910.

 
La prezidento de Argentino, José Figueroa Alcorta kaj la reprezentantino de Hispanio, nome infantino Isabel de Burbono direktas sin al Te Deum en la katedralo metropola dum la festoj de la Argentina Centjariĝo.

La vizito plej esperita estis tiu de la infantino Isabel de Burbono, nome onklino de la reĝo Alfonso la 13-a de Hispanio, kiu gastis ĉe la palaco de la familio Bary, ĉe la avenuo Alvear kaj kiu inaŭguris novan konstruaĵon konata kiel Palaco Vera kiun konstruigis la riĉa terposedanto Eustoquio Díaz Vélez hijo - filo de la generalo de la Argentina Milito por Sendependiĝo nome Eustoquio Díaz Vélez - precize ĉe la Avenuo Majo, la nova kaj plej prestiĝa avenuo de la urbo Bonaero.Sur tiu sama avenuo alia impona konstruaĵo estis inaŭgurita la 25an de majo de 1910: nome la konstruaĵo La Inmobiliaria, konstruigita de la riĉa entreprenisto Antonio Devoto kaj projektita de la elstara arkitekto Luis Broggi, ambaŭ de la itala komunumo. Alvenis ankaŭ estroj de najbaraj landoj kiaj Pedro Montt, prezidento de Ĉilio kaj Eugenio Larraburu, vicprezidento de Peruo. Italio estis reprezentita de la profesoro Ferdinando Martini kaj Germanio de la generalo Colmar von der Goltz. La guberniestro de Kubo post la Hispana-usona milito, nome Leonard Wood, delegito de Usono, alvenis kun ŝiparo, kaj alvenis ankaŭ membro de la reĝa familio de la Japana Imperio, nome Eki Mocki. Ankaŭ alvenis reprezentantoj de Urugvajo, Paragvajo, Francio, Rusio kaj Nederlando. Granda Britio senkulpigis sin pro neesto pro la morto de la reĝo Eduardo la 7-a.

Oni inaŭguris la imponan verkon de la Teatro Colón, krom la verkojn de la Palaco de la Kongreso kaj de la Justicpalaco. Estis grava kultura eventaro. Al tiu alvenis al Argentino intelektuloj, verkistoj kaj ĵurnalistoj kiaj Ramón del Valle Inclán, Jacinto Benavente, Vicente Blasco Ibáñez - el Hispanio -, Georges Clemenceau, Jean Jaurès, Anatole France kaj Jules Huret -el Francio-. Rubén Darío, poeto el Nikaragvo, ĉefa reprezentanto de la literatura modernismo en hispana lingvo kaj ankaŭ diplomato ktp. El Italio venis ankaŭ gravuloj kiaj Enrico Ferri, politikisto, krimologo kaj sociologo; Pietro Gori, advokato, verkisto kaj anarkiisto kaj Gina Lombroso, filino de Cesare Lombroso, kuracisto, krimologo. La scenejaj artoj estis reprezentataj de Isadora Duncan, dancistino kaj koreografo usona kaj Marguerite Moreno, fama franca aktorino kaj de teatro kaj de kino. Septembre samjare vizitis la landon ankaŭ la scienculo itala Guglielmo Marconi, elektra inĝeniero, entreprenisto kaj inventisto kiu estis ricevinta la Nobel-Premion pri Fiziko en 1909.

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 http://www.argentina.ar/_es/cultura/C1956-comienza-el-ano-del-bicentenario.php Comienza el Año del Bicentenario, alirita la 26an de septembro 2010, 26a de majo de 2010.
  2. http://www.ambito.com/noticia.asp?id=515798 En el primer Centenario se pensaba que la Argentina sería potencia mundial, alirita la 23an de novembro 2010, Ariel Basile, por Ámbito.com, 5a de aprilo de 2010.
  3. http://www.cronista.com/notas/135959-190819-nace-una-nueva-republica%7Ctítulo=1908/19 Nace una nueva república, 3a de februaro de 2011, El Cronista Comercial, Buenos Aires http://web.archive.org/web/20080505141155/http://www.cronista.com/notas/135959-190819-nace-una-nueva-republica, arkivita la 5an de majo de 2008.
  4. http://perio.unlp.edu.ar/question/numeros_anteriores/numero_anterior13/nivel2/articulos/informes_investigacion/badellgringauz_1_informes_13verano06.htm MEDIOS GRÁFICOS E HISTORIA. LA SEMANA ROJA DE 1909, alirita la 6an de novembro de 2010, Badell, Martín Alejandro, Gringauz, Lucrecia, Facultad de Periodismo y Comunicación Social (UNLP), La Plata.
  5. La Semana Trágica - El Historiador, el Los mitos de la historia argentina III, de Felipe Pigna, Editorial Planeta, 2006. Konsultita la 3an de februaro de 2011.