Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio

La Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio aŭ en hispana Palacio del Congreso de la Nación argentina estas la konstruaĵo kie funkcias la Kongreso de la Nacio Argentina, kaj estas unu de la plej grandaj kongresejoj de la mondo, situanta en la urbo Bonaero, ĉe dombloko de 12 079,6 m² de areo, limigita de la Avenuoj Rivadavia, Combate de Los Pozos, Entre Ríos kaj strato Hipólito Yrigoyen en Balvanera.

Vido de la Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio ekde oriento de la Placo de la Kongreso, kun statuo La Pensanto de Rodin antaŭe.

ArkitekturoRedakti

La stilo de la verko estas grekromieca eklektikismo, ene de la itala akademiismo de la aŭtoro Vittorio Meano. La konstruaĵo karakteras per sia kupolo, kiu atingas 80 metrojn de alto kaj igis ĝin la plej alta konstruaĵo de Argentino je la epoko de ties konstruado. Ĝi signifis grandan verkon de inĝenierado, ĉar ties strukturo devis elteni la 30 mil tunojn de la superstrukturo de la centra kupolo. La kaloto estas reta strukturo el ŝtalo kaj la 4 pilieroj sub la kupolo havas 300 m² de sekcio el granita ŝtono. La altoj de la fasadoj estas de 27,50 m ĉe Hipólito Yrigoyen kaj 23,60 m ĉe Entre Ríos, Rivadavia kaj Pozos.

La kupolo havas kovrilon el kupro, sed la tempopaso kaj la humideco havigas al ĝi verdecan koloron. La kupolo finas per krono ornamita per figuroj ĥimerecaj, je 80 metroj de alto, el kiu staras fulmoŝirmilo.

34° 36′ 35.51″ S 58° 23′ 33.69″ O / 34.6098639 °S, 58.3926917 °O / -34.6098639; 58.3926917 (mapo)Koordinatoj: 34° 36′ 35.51″ S 58° 23′ 33.69″ O / 34.6098639 °S, 58.3926917 °O / -34.6098639; 58.3926917 (mapo)

Eksteraj ligilojRedakti